Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
SKEJ - logo esperanto
Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Aj Váš príspevok nám môže pomôcť, prispejte 2% z vaších daní! Ďakujeme!

Dve percenta - baner


Ďakujeme.sk - online dary

slovenčina Tlač/Presu

Aranĝoj

Informoj pri viaj aranĝoj bonvolu sendi al informado@esperanto.sk.

Ĉe skej.esperanto.sk estas nur aranĝoj organizataj en Slovakio, aŭ aranĝoj prilaborataj ankaŭ kun slovakoj.
Tutmondan kalendaron vi trovos ĉe www.eventoj.hu


 
Ĝi jam estis!
Nomo:Tuslovakia renkontiĝo
Ekde:2006-05-26
Ĝis:2006-05-28
Kie:Piešťany
Priskribo:

Slovakia Esperanto Federacio (SKEF)
kaj Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)
invitas vin ĉiujn elkore je:

Tutslovakia renkontiĝo


Temo: 60-jariĝo de Esperantisto Slovaka
Dato: 26a - 28a de majo 2006
Loko: Piešťany (Hotelová akadémia Ľudovíta Wintera, Stromová 34, VIDU LA MAPON)
Tempo: 14:00 (26.5. - alvenado) – 14:00 (28.5. – hejmveturado)

Reta aliĝilo

Kotizoj:
Aliĝkotizo:
(ĝis 5a de majo: 100,- SKK)
(post 5a de majo: 200,- SKK)
(Ĉeestantoj ĝis 20 jaroj sen aliĝkotizo)

Loĝado:
kategorio A (220,- SKK)
kategorio B (300,- SKK)
(Kategorio A = t.n. ĉeloj – du- kaj tri-litaj ĉambroj, por 10 homoj komuna duŝejo kaj necesejo. Kategorio B = „hotel-tipa“ ĉambro, du-lita, kun propra duŝejo kaj necesejo. Ĉe la mendo menciu ev. vian ŝatatan kunloĝanton.)

Manĝoj:
tuttage (250,- SKK)
matenmanĝo (75,- SKK)
tagmanĝo (80,- SKK)
vespermanĝo (95,-SKK)
(ĉe la mendo menciu vian ev. vegetaranecon – se vi volas manĝi senviande)

Pageblecoj:
SKEJ-konto: OTP banko: 756 6488/5200, konstanta simbolo: 0308, variebla simbolo: via naskiĝdato
Kontante: surloke, ĉe akceptiĝo
(Ĉe aliĝado menciu klare, ĉu vi pagis/as/os per nia banka konto aŭ ĉu pagos surloke)


DETALA PROGRAMO


Vendredo:
14.00-18.00 alveno, akceptado (+libroservo)
18.30-19.30 vespermanĝo
20.00-20.30 interkona vespero
20:30-22:30
1) film-spektado*
2) publika kunsido + 100-jariĝo de Esperanto en Slovakio (1907-2007) – ekreo de laborgrupo:
a) por la jubilea kongreso,
b) por informado pri Esperanto okaze de ĝia centjariĝo en Slovakio.

Sabato:
8.00-9.00 matenmanĝo, akceptejo
9.00-10.00 solena malfermo, deklamo/premiigo de Esperantisto de la jaro
10.00-11.00 kunveno (informado pri la agado de regionaj asocioj, kluboj)
10.00-11.00 enkonduko por komencantoj kaj interesuloj pri Esperanto **
11.00-11.30 prelego: Aktivaĵoj de la labor-grupo por lingva politiko de EU (enkadre de nacia konvento pri Eŭropa Unio) – Jozef Reinvart
11:30-12:30 publika diskuto (demandoj al la estraroj de SKEF kaj SKEJ)
12.30-13.30 tagmanĝo
14.00-17.00 ekskurso***
17.30-18.30 prelegoj:
1. Mitoj pri Eo kaj kiel ne subtenadi ilin – Rastislav Šarišský
2. Historio de la E-gazetaro en Slovakio – pluaj prelegontoj (iamaj redaktoroj)
18.30-19.30 vespermanĝo
20.00-22:30 kultura programo (arta vespero, recitado, tombolo)
21:30-23:30 film-spektado*

Dimanĉo:
8:00-9:00 matenmanĝo
9:00-10:30 Esperantisto Slovaka – hieraŭ kaj hodiaŭ – (historia trarigardo tra la 60-jara periodo de la gazeto far ĝiaj redaktoroj) + ekspozicio de la arkivaj numeroj
10:30-12:00 Renkontiĝoj de la fakaj sekcioj, grupoj, SKEJ-kunsido
12:00-12:30 fermo, konkludoj, mallonga raporto pri jara agad-plano por la 100-jariĝo dum 2007
12.30-13.30 tagmanĝo
13:30 foriro

---
*Filmprezentoj (laŭplaĉe elekteblaj):
„Vizito al la Centra Oficejo“
„Universalaj Kongresoj“
„Internacia Junulara Kongreso 2005“
„Lotrando kaj Zubejda“ (subtekstigita), Animatrico (subtekstigita),

** Tie oni povas interkonsenti pluan programon por komencantoj kaj interesuloj

***Ekskurso: (laŭplaĉe elektebla):
1. Baninsulo kaj urbocentro de Piešťany – piedira promeno tra la urbo kaj ĝia ban-insula parto.
2. Lago Sĺňava – naĝado, akvo-skiado – vetura ekskurso al la ĉeurba lago – kun ebloj de akvaj sportoj (depende de vetero kaj varmeco de akvo :) )

Viajn kontribuojn por la programo ni atendas ĝis la 5a de majo je la adreso: petro@ikso.net aŭ telefone: +421 902 203 369. Rabato por kontribuo: 100,-SKK
Organizanto:SKEJ